Vyhledávání:
Jazykové verze:
ČeskyRuskyEnglishEsperanto
Hlavní menu:
Rychlé odkazy:

Esperanto - lingvo por Eǔropo

Enkonduko Internacia Akedemio de Sciencoj en San Marino
Esperanto en perspektivo Propedeǔtiko
Rezolucioj de UNESCO Ĉeĥa radio
Anonco de Google - defio por Esperanto Referencoj

 

Enkonduko - Esperanto ne estas ununura plana lingvo. Pri ideo de internacia lingvo revis kaj agadis jam filizofoj Thomas Moore, Renée Descartes, Leibnitz kaj ankaǔ Johan Amos Komenio (Panglotia). Plana lingvo, komprenebla por ĉiuj homoj, estis por ili paŝo al prileviĝo de homa spirito. Pli detale vi povas legi en enciklopedio Wikipedio.

Esperanto estas esence novolatinika lingvo, 87% de ĝiaj vortoj estas komunaj al romidaj lingvoj, 13% al ĝermanaj lingvoj, vortordo estas libera, proksima al slavaj lingvoj. Radikoj de la lingvoj estas zorgeme elektitaj el ĉefaj eǔropaj lingvoj, ĉiu vorto, prepozicio kaj afikso kiale pruvitaj. La projekto de Zamenhof fariĝis viva lingvo kaj disvastiĝis trans tuta mondo. Nombron de parolantoj oni supozas 10 milionojn, vorttrezoro enhavas 350000 vortojn.

 

Esperanto de sia kreigo trairis grandegan distancon kompare al tempo de jarcentoj, kiujn bezonis naciaj lingvoj. Dum tempo aperadis miloj da vortoj, nocioj, metaforoj, oni eldonadis centojn da fakaj vortaroj por sciencoj kaj pluraj oni prilaboradas. Por disvolvigo de lingvo havas grandan singnifon literaturo kaj Esperanto posedas originajn verkojn kaj tradukojn de famajn kaj elstarajn verkojn de ĉiuj nacioj kaj epokoj – entute pli ol 40.000. En Esperanto oni eldonas pli ol 100 gazetojn, en tre bona kvalito.

Unikajn ekzemplerojn de libroj origine eldonitaj en Esperanto, aǔ dokumentojn rilate al E-movado en Ĉeĥa respubliko kaj en mondo oni povas trovi en domo de Ottendorf en urbo Svitavy kie estas muzeo de Esperanto.

„Ĉu vi volas gajni monon? – Lernu la anglan lingvon. Ĉu vi volas havi amikojn? – Lernu Esperanton.“ Tio estas slogano de esperanta klubo en Bialystok en Pollando

Al komenco

 

Esperanto en perspektivo – Estas interese, ke sur internacia kampo, la impreso pri Esperanto ŝanĝas. Ekzemple en la jaro 2000 aperis artikolo Esperanto, utopio, pri kiu neniu kredas, kie oni esprimas skeptikecon pri disvastiĝo de la lingvo en Eǔropa Unio, spite, ke tradukado en Eǔropa parlamento englutos trionon de financa budĝeto de la tuta instituto.

En la jaro 2006 parlamentanino de Eǔropa parlamento Małgorzata Handzlik deklaris, ke ŝanco de Esperanto fariĝi lingvo de EU estas sufiĉe alta. Jes, tio ne okazos tuj, sed laǔ opinio, tio povus okazi ĉirkaǔ post 5-6 jaroj, tia tempo estas modera. Ŝi substrekis, ke voĉdonado pri akcepto de Esperanto jam pasis. Por Esperanto do ne favoris: kontraǔ estis 60%, sed la resto de parlamentanoj 40% estis por Esperanto. Do la rifuzo ne estis tiel multe granda. Małgorzata Handzlik sciigis, ke nun favorantoj de Esperanto povos pli facile pruvi, ke Esperanto estas viva lingvo kun propra kulturo kaj ke ĝi estas konvena por Eǔropo. Pli oni povas legi en artikolo „Esperanto enEU? Post kvin jaroj!“

Se Esperanton oni akceptos, ĉiuj gajnos, ĉar principo „Du lingvoj (nacia kaj Esperanto) sufiĉos, por ke ĉiuj povu paroli kun ĉiu“ kaj tio estas unika kaj justa kaj samrajte nevenkebla!

Nederlanda firamao BSO de la jaro 1987 provadis Esperanton en maŝina traduko. En tiu provo Esperanto sukcesis. Ĝi esprimis ĉirkaǔ duonon da miliono fakvortojn el dokumentoj de Eǔropa Komunumo kaj UN. „Esperanto kiel interlingvo firmigas akuratecon de traduko danke al sia reguleco“.

 

„Penon, kiun dediĉos ĉiu homo en nia eǔropa komunumo, per mallonga tempo dum lernado de Esperanto, estas eta, sed konsekvencoj, kiuj povas sekvi post proprigo de la lingvo – eĉ nur en Eǔropo kaj Ameriko -, estas tiel grandaj, ke ne eblas almenaǔ tion ne provi.“ L. N. Tolstoj

Artisto Karel Höger estis fervora esperantisto. Pri la lingvo li skribis: „Kiel artisto mi tre bone scias, ke per Esperanto oni povas esprimi ĉiujn emociojn, en ĉiuj direktoj, de legado, deklamado, dramoj aǔ konversaciaj ludoj. Kaj esperantaj kantoj, songoj kaj minioperoj povus venkigi mondon. Multaj artistoj certe sekvus post ni. Kiam mi estis antaǔ jaroj en Bulgario, mi rimarkis, ke kasisto sur plaĝo havas sur vesto verdan esperantan steleton. Mi alparolis lin. Li tuj enamikiĝis al mi kaj mi povis senpage venadi bani.“

Al komenco

 

Rezolucioj de UNESCO – ekzistas jam du (el la jaro 1952 kaj 1987), ambaǔ rekomendas al ŝtataj anoj enkondukon de Esperanto en lernejojn kaj kiel trakta lingvo en internaciaj kaj neŝtataj organizoj.

Nun estas sur la vico UN kaj se konsideri Eǔropon, do ankaǔ EU.

 

Verda koloro de esperanta flago simbolas esperon, kvin pintojn de la stelo simbolas kvin kontinentojn kaj la blanka spaco reprezentas pacon.

 

Al komenco

 

Anonco de Google - defio por Esperanto

Projekto Esperanto – ilo por paco kaj prospero estas respondo pri alvoko de Google.

Ĉiu gepatra lingvo kreas lingvan kaj spiritan trezoron, kaj celas ne nur komunikadon, sed pri si mem donacas sian homan ĉarmon – homa reciprokeco, frata apartaneco de spirita kaj etika medio sen limoj. Tio povas okazi per Esperanto inter nacioj, sed kondiĉe plenigo de ĝia senco, se akceptu ĉiu unuopulo moralan kodon, por disvolviĝo de reciproka kompreno.

Por tiu celo estis kreita Esperanto. Ĝian popularecon akiris neniu alia el planaj internaciaj lingvoj. En Esperanto aperadas regule gazetoj, oni aranĝas konferencojn kaj kongresojn, oni verkas literatuton ktp. kaj tio ĉio sub protektado de UNESCO, kiu rekomendis enkondukon de Esperanto en universitatojn kiel lingva fako „interlingvistiko“. Sed politikistoj ĝis nun ne trovis tempon, por serioza okupo pri solvado de lingvaj problemoj.

Al komenco

 

Internacia Akedemio de Sciencoj en San Marino utiligas Esperanton, preferante ĝin kiel lingvon por trakto (apud la angla, franca kaj germana). Eĉ en aliaj universitatoj oni profesie dediĉas atenton al fakoj de interlingvistiko, event. esperantologio (por ni la plej proksime en Budapesto, Poznan kaj Berlino).

En februaro 2008 en Moskvo traktis pri Esperanto persone rektoro de Eǔropa jurista universitato Justo kun profesoro Genadij Ŝilo, kiu estas samtempe presidanto de Orienteǔropa fakejo de Internacia Akademio de Sciencoj en San Marino. Profesoro kun sia kolegino Liana Tuchvatullin verkis unikan edukan kurson Esperanto dum sep tagoj. Rusio same kiel Eǔropa Unio estas multnacia komunumo, do pro tio ankaǔ ĉi tie ekzistas peno pri oficiala enkonduko de Esperanto en socian vivon.

Al komenco

 

Propedeǔtiko – Esperanto enhavas gravan propedeǔtikan (preparigan) valoron por sekva studado de naciaj lingvoj. Tio estis pruvita per scienca teorio de Prof. Dr.H.Frank de Universitato Paderborn ankaǔ en praktiko. Esperanto estas pro regula kaj logika gramatiko kaj pro utiligo de t.n. fremdajn vortojn (kiujn ni konas en nia propra lingvo) plifacile lernebla eĉ por homoj, kiuj ne kapablas akiri bonajn konojn de fremda nacia lingvo.

Al komenco

 

Ĉeĥa radio – Ĉeĥa radio komencis elsendi en Esperanto antaǔ dua mondmilito el Brunno (Verda stacio). Post la milito reelsendo okazis el Prago, sed post komunista renverso en la jaro 1948 ĝi estis ĉesita kaj plu ne estis refunkciita. El regulaj elsendoj estas ĉe ni la plej bone aǔdeblaj stacioj el Varsovio, Vieno, Romo kaj Vatikano.

Esperanta elsendo havis gravan rolon por informado de monda publiko pri antaǔmilitaj okazoj en Ĉeĥoslovakio. Esperantaj elsendoj estis verkitaj en hejmaj stacioj en Brunno kaj Ostrava sur mezondoj. Temis pri prelegoj pri Ĉeĥoslovakio kaj en la jaro 1938 estis elsenditaj raportoj pri politika stato. Reagoj venadis el tuta mondo. En lasta jaro, antaǔ eksplodo de milito, venis pli ol 2000 reagoj. Du elsendoj en Esperanto estis aǔdeblaj en la jaro 1938 sur mallongaj ondoj.

Al komenco

 

Referencoj

http://esperanto.wz.cz/

http://www.esperanto.cz/

http://cs.lernu.net/

http://www.elingvo.eu/cz/uvodni-strana/

 

Nabídka této sekce:
Na začátek stránky